[ELiSo-anoncoj] Malpli ol 2 semajnoj por venki Vikipedian konkurson

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun May 19 19:05:14 UTC 2019


Saluton.

La konkurso *VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019* progresas kaj
proksimiĝas al sia fino - jam la *31an de Majo*, post malpli ol 2 semajnoj,
ni fermos ĝin!

Kutime ni pro nia sindediĉa laborado en Vikipedio gajnas ĝojon pro agrabla
labora procezo, senton de plenumiĝo pro io, kio utilas al tuta mondo kaj
ankaŭ rilatojn en la komunumo. Ĉio tio estas tre belaj aferoj kaj ili logas
ankaŭ min persone al volontula laborado dum pli ol jardeko! Tamen, ja eblas
ankaŭ io pli. Ne tre ofte - ekzemple VikiPrintempon ni lastatempe organizis
antaŭ 2 jaroj kaj mi sincere ne scias, kiam ni sekvafoje faros ion similan.

Ĉar nia bonega komunumo meritas subtenon, premioj en tiu ĉi konkurso estas
vere valoraj - aĉetkuponoj ĝis *100 eŭroj* kaj aliro al fluelsendata *Esperanta
muziko de Vinilkosmo* (kaj multegaj aliaj eldonejoj). Ĉu vi jam monatojn
cerbumas pri "tiu" libro de UEA, sed hezitas ĝin aĉeti? Aŭ ĉu vi volas la
plej novan KD-n de Vinilkosmo? Nun vi povas ricevi ilin kontraŭ laboro,
kiun vi jam nun faras!

Tamen rapidu - la konkurso daŭras *ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK*.

Por partopreni venu al sekvaj paĝoj, verku / traduku / plilongigu kelkajn
artikolojn kaj enskribiĝu inter partoprenantojn!

   - *Vikipedio
   <https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
   - *Vikivojaĝo
   <https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*



Kaze de ajnaj demandoj, ne hezitu skribi al mi!

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20190519/c98682d8/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list