[ELiSo-anoncoj] [ĝis 12a de Marto] Venu al Vikimanio 2019 en Svedio, eble eĉ senpage

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Mar 7 22:30:20 UTC 2019


Saluton!

Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la *14an-18an de Aŭgusto 2019* (la
antaŭkonferenco 14an-15an) en Stokholmo, Svedio.

Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
Vikimedio provizas certan kvanton da stipendioj, danke al kiuj *vi havas
ŝancon partopreni malpli koste aŭ eĉ senpage!* Pro kiu eblo ni tre dankas!

En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por Esperanto-parolantaj
Vikimedianoj jam la 2an fojon provizas specialan servon - konsultadon de
stipendipetoj! (dume temas nur pri mi, eventuale pluraj homoj aliĝos) Se vi
ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion,
nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu
ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis
la 12a de Marto!*

*La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/eS2YeZnnLnPdCLSk1
<https://goo.gl/forms/eS2YeZnnLnPdCLSk1>*

*Atentigo*: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
instrukciojn en la oficiala retejo:
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
en Stokholmo!

KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20190307/16fde00d/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list