[ELiSo-anoncoj] [GRAVA] rapida registriĝo de ELiSo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Dec 7 20:50:01 UTC 2019


Saluton.

Jen estas tre grava novaĵo pri evoluo de rekono de ELiSo kiel Tema organizo
de la Fondaĵo Vikimedio.

En la Prepara komisiono ni diskutis pri *lando* kie ni volas / povas
registri ELiSon kiel oficialan organizon. Tre frue montriĝis intereso kaj
eblo nur pri *Ĉeĥio kaj Slovakio*, ambaŭ en centra Eŭropo. Ambaŭ landoj
taŭgas por internacia organizo (kun granda limiga faktoro de disponeblo de
surloka, nacilingva aktivulo, sed tiel ŝajne estas kutime en la mondo...).

Subite venis ideo pri *monsubteno* (simila, sed ne sama kiel donacoj) *en
Slovakio*, kiu eventuale uzeblus *ekde 2021*. Sed nur se ni sukcesus
registri organizon jam dum 2019, do la disponebla tempo tre malmultas (pro
limigoj de institucioj kaj festoj estas necese sendi la dokumentojn komence
de la sekva semajno).

Ni konscias, ke tiu tempo estas tro mallonga kaj ne ebligas ĝustan disktuon
pri la statuto laŭ ĉies plaĉo, kaj ni bedaŭras tion! Fine venis (kvankam
iom malforta, sed pozitiva) subteno por *provi rapide registri ELiSon en
Slovakio ene de sekvaj tagoj*. La plano estas:

   1. peti registriĝon de ELiSo (la 9-an de Decembro 2019),
   2. la registra institucio aprobos registriĝon (espereble dum Decembro
   2019),
   3. poste, ekde ĉ. komenco de 2020 reveni al statuto kun eblo diskuti
   detalojn en la tuta grupo (intencata por fini la 31-an de Januaro 2020),
   4. nian finan version proponi al AffCom (la komisiono, kiu traktas
   kandidatiĝojn de aligitaj organizoj en Vikimedio) kaj eventuale modifi ĝin
   laŭ ties rekomendoj (AffCom scias, ke tiu procezo povas esti longa, sed ne
   povis pritaksi bezonatan tempon - ni kalkulu eble eĉ pri kelkaj monatoj),
   5. la estraro de la Fondaĵo Vikimedio aprobos nian rekonon kiel Tema
   organizo (eble en ĉ. duono de 2020),
   6. havi Ĝeneralan asembleon kaj la tute novan version de statuto (jam
   kiel Tema organizo, do kun aprobo de AffCom kaj kun la nomo "Vikimedio
   Esperanto") sendi al institucio por oficiale registri la ŝanĝojn (eble en
   ĉ. 2-a duono de 2020),
   7. fine de 2020 prepari specialan monricevan kampanjon en Slovakio,
   8. ekde duono de 2021 ricevadi aldonan monon.


Denove, ni scias, ke tiu procezo tute ne estas ideala kaj ni antaŭvidis pli
trankvilan. Mi nome de la Prepara komisiono pardonpetas! Fakte, la ideo pri
rapida registro venis ĝuste de mi, do mi estas la "kulpanto". Tamen, ni
agas kun bonaj intencoj por utiligi oportunojn, kiujn eĉ. la Fondaĵo
Vikimedio ne emas provizi al ni (ekz. monon por presi niajn proprajn
informilojn - tion VMF lastatempe draste limigis kaj malaprobis nian
lastjaran monpeton pri ili).
Sen testi, ni ne povas certi kiom multan aldonan monon ni ricevos. Por
komparo: Slovakia Esperanta Junularo ricevas ĉ. 1 000 eŭrojn jare,
Vikimedianoj de Slovakio ĉ. 1 - 3 000 eŭrojn jare. Por la unua jaro mi
persone antaŭvidas ĉ. 500 - 1 500 eŭrojn (sed mi ripetas, ke tio estas nur
mia persona takso kaj por certi ni devas fari teston).

Mi nun intense laboras pri la registriĝo. Estas kelkaj obstakloj survoje,
sed mi kredas, ke ni sukcesos ilin trasalti.

Se vi havas severajn kontraŭojn pri tia procezo, bonvolu laŭeble plej
rapide informu min! Ĝis ĉ. lunda (Eŭropa) mateno eblus ŝanĝi certajn
aferojn (ju pli frue, des pli simple).

Ni informos pri pliaj novaĵoj kiam ili venos. En tre baldaŭa tempo atendu
(kaj atentu pri) proponon de statuto.

nome de la Prepara komisiono
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20191207/4a703144/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list