[ELiSo-anoncoj] Nova konkurso VikiPrintempo COE - patroprenu, helpu kaj gajnu!

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Apr 6 19:00:00 UTC 2019


Saluton.

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn
najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita
la konkurso *VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019* - samtempe *en
Vikipedio <https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>
kaj en Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*.
Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel
helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ
gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras *ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK*. La 5 venkontoj
gajnos donackartojn valorajn *20-100 eŭrojn* kaj 4 ankaŭ *abonon de
Vinilkosmo* kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson
per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!

Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun
la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:

   - la konkurso okazas *ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo*, nova projekto
   kun turismaj gvidiloj - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie
   gajnas 2-oble pli multajn poentojn (poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝo
   sumiĝas)
   - vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj *temas ne pri via lando*
   (do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni
   ekkonon de aliaj kulturoj

Do jen venu, helpu kaj aldone eĉ gajnu en

   - *Vikipedio
   <https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
   - *Vikivojaĝo
   <https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*



Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20190406/28618c18/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list