[ELiSo-anoncoj] Petu stipendion por Vikimanio en Kaburbo, nun ankaŭ kun konsultado

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun Jan 21 23:45:12 UTC 2018


Saluton.

Amika memorigo: *La limdato por peti stipendion estas post 24 horoj! *Petu
ĉe https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Se vi pripensis partopreni, certe ne hezitu multe, ĉar baldaŭ estos
malfrue! Mi persone vere rekomendas partoprenon, ĉar Vikimanio apartenas al
tiuj renkontiĝoj, kiuj donas al homo novan energion, inspiron kaj
motiviĝon, kapabligas, renkontigas kun amikon kaj novaj amikoj kaj kreas
mutlajn neforgeseblajn memorojn.

Ĉi-jare Vikimanio estas en Sud-Afriko, kio donas specife bonan oportunon al
niajAfrikaj kolegoj!

Ĉiujn informojn kaj petformularon trovu ĉe
https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Amike kaj ĝis en Kab-urbo!

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)

2018-01-08 23:03 GMT+01:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav na gmail.com>:

> Saluton Vikimedianoj!
>
> Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
> renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
> subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la
> antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.
>
> Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
> povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
> Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!
>
> En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj
> provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii
> opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas
> la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon
> por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis la 18a de
> Januaro!*
>
> *La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1
> <https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1>*
>
> *Atentigo:* Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
> Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
> Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
> instrukciojn en la oficiala retejo: https://wikimania2018.
> wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
>
> Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
> en Kaburbo!
>
> nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux)
> KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20180122/ef7a04b8/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list