[ELiSo-anoncoj] Partoprenu Vikion Amas ZEOjn!

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Fri Aug 3 18:23:19 UTC 2018


Vikio Amas ZEOjn (Wiki Loves ZEOs) estas internacia fotokonkurso pri
Zamenhof/Esperanto Objektoj. Ĝi celas videbligi la Esperantan heredaĵon tra
la mondo kaj helpi pli bone dokumenti kie situiĝas la ZEOj kaj kiuj el ili
ankoraŭ ekzistas aŭ ĉu novaj ZEOj ankoraü ne dokumentitaj aperis.

La konkurso estas aranĝita de la uzantogrupo Esperanto kaj Libera Scio sed
por sukcesi ni bezonas vian helpon! Alŝutu viajn fotojn de ZEOj, ne gravas
ĉu la foto estas malnova, fotita dum via vojaĝo al iu pasinta IJK, aŭ se vi
ĵus fotis ĝin dum la nuna UK en Lisbono. Bustoj pri Zamenhof, nomŝildoj de
Esperanto-stratoj, aŭ aliaj objektoj rilataj al Esperanto aŭ Zamenhof povas
partopreni kaj kompreneble la plej bonaj fotoj ricevos premiojn.

Partopreni estas tre facile:

1)  Vizitu la paĝon de la konkurso por pliaj informoj kaj por solvi dubojn
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018

2) Uzu nepre la alŝutilon de la konkurso
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018

3) Elektu la fotojn de la ZEOj kaj aldonu al ili identigilajn kodojn. Tiel
ni scios ekzakte pri kiu ZEO temas. Kompleta listaro de ZEOj kun tie
indetigila kodo troviĝas ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Lists

4) Kundividu la informon kun viaj amikoj (ne nur esperantistoj). Ju pli da
partoprenantoj des pli da personoj ekkonos pri nia kulturo dise tra la
mondo.

Ni havas multajn premiojn por vi! Kontrolu ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/Prizes

Amike
Juan Sebastian Quintero Santacruz (Sahaquiel9102)
Ĉeforganizanto
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20180803/09d6a8bf/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list