[ELiSo-anoncoj] Lastaj tagoj por stipendio por Vikimanio

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Thu Jan 7 08:04:41 UTC 2016


Saluton!

Jam post 2 tagoj, je la 9a de Januaro 23:59, fermiĝos petoj por stipendio
por Vikimanio! Vikimanio, kiu ĉi-jare okazos en bela montara vilaĝo en
Italio, estas kiel UK de vikimedia mondo (tamen, pli orientita por
plispertiĝado pri movadaj temoj). Partoprenante vi unuflanke plispertiĝas
pri diversaj projektoj kaj tendencoj en vikimedio, aliflanke distriĝas kun
homoj de tuta mondo kaj dum kulturaj programeroj (la vikia maniero).

Tamen, ĉefa lingvo de Vikimanio estas la angla kaj regado de ĝi estas
kondiĉo por ricevi stipendion.

Pliaj informoj: https://wikimania2016.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Amike
KuboF
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20160107/07ebde2b/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list