[ELiSo-anoncoj] Novembraj konkursoj en Vikipedio

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Thu Nov 5 11:36:32 UTC 2015


Saluton.

[pardonu pro skribado al pluraj dissendolistoj]

Mi ĝoje anoncas al vi, ke dum Novembro 2015 vi povas partopreni diversajn
konkursojn en la Esperanta Vikipedio. Krom konscio, ke partoprenante vi
helpas al disvastigado de libera scio kaj plifortigas Esperanton, vi povas
ankaŭ gajni valorajn premiojn.

Vikipedia traduka konkurso
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015
Plene sub gvidado de Esperanto kaj Libera Scio kaj sub aŭspicio de UEA!
Konkurso temas pri tradukado al la Esperanta Vikipedio per nova helpilo
"EnhavTradukado". La helpilo mem faras laboron, kiu estus teda por vi kaj
vi havas pli da tempo por bonkvalita kaj nature legebla tradukado. De
kelkajn lingvoj (la angla, la hispana, la franca, la kataluna) vi povas uzi
maŝinan tradukon, kiun vi sekve revizias kaj poluras. Kiel premioj estas,
ekz.2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj albumoj, T-ĉemizoj kaj
dankletero.

Tiun ĉi konkurson eblas kombini kun la du sekvaj - sufiĉas per
EnhavTradukado traduki artikolon pri ties temo kaj aliĝi al _ambaŭ_
konkurso.

Azia Monato
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Azia_Monato
Konkurso estas organizata en pluraj Vikipedioj.
Partoprenantoj verkas artikolojn rilatajn al Azio (geografio, kulturo,
homoj ktp.). Kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan
Vikipedian poŝtokarton.

Vikio amas naturon - Hispanio kaj Portugalio
https://meta.wikimedia.org/wiki/WLE_2015_Writing_Contest
Konkurso estas organizata en pluraj Vikipedioj.
Partoprenantoj verkas artikolojn pri naturaĵoj (montoj, riveroj, naciaj
parkoj ktp.).


Nome de organiza teamo mi invitas vin al partopreno!

-- 
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20151105/3524f53a/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list