[ELiSo-anoncoj] Stipendio por Vikimanio nun disponebla

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Wed Feb 11 22:02:13 UTC 2015


Saluton.

Ekde la 15-a ĝis la 19-a de Julio 2015 okazos en Meksikurbo la plej granda
ĉiujara manifestiĝo de vikimedia mondo - Viimanio. Temas pri vikimedia
ekvivalento de Universala Kongreso. Dum Vikimanio okazos multaj prelegoj,
seminarion sed precipe renkontiĝoj kun vikimedianoj de tuta mondo
laborantaj pri plej diversaj laborkampoj. Preferata kaj oficiala lingvo de
Vikimanio estas la angla; tamen en 2014 Vikimanion partoprenis almenaŭ 8
esperantistoj kaj faris sian oficialan renkontiĝeton. Se vi volas
partopreni festecan renkontiĝon de tutmonda movado por plibonigi mondon,
Vikimanio tŭagas por vi.

Ĝis la 16-a de Februaro 23:59 UTC eblas peti stipendion por vojaĝo kaj
partopreno. Detalaj informoj pri kriterioj kaj postuloj disponeblas ĉe
https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Bonŝancon

-- 
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20150211/07fe82a6/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list