Saluton.
Kun granda plezuro mi informas vin, la la 7-a Kunsido de la Ĝenerala asembleo de la 8-a de Februaro 2025 estis sukcesa, kvankam ne multnombra!
Ni kunsidis en kvorumo kaj traktis gravajn ĉiujarajn dokumentojn kaj finfine ankaŭ nian 1-an Strategian planon, por la jaroj 2025-2026.
- aprobo de la Strategia plano 2025-2026 https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Strategic_plans/2025-2026 - aprobo de la Jara raporto 2024 https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2024 - aprobo de la Jara plano 2025 https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2025 - aprobo de la Jara buĝeto 2025 https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_budgets/2025 - diskuto pri la Financa raporto 2024 - diskuto pri la Revizia raporto 2024
La Estraro ne provizis la Financan raporton 2024, kaj la Revizia komisiono ne provizis la Revizian raporton 2024. La Ĝenerala asembleo decidis prokrasti la aprobon por koresponda voĉdonado.
Aparte elstaras la aprobo de la *Strategia plano 2025-2026* - afero, pri kiu ni klopodis dum kelkaj jaroj. Mi invitas vin legi ĝian plenan tekston en MetaVikio https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Strategic_plans/2025-2026, rigardi la tempoplanon en Projektoj.org https://projektoj.org/projects/vmeo-strategia-plano-2025-2026/gantt kaj kosideri pri kiuj partoj vi ŝatus kunlabori. Aldone mi invitas vin kandidatiĝi al la Strategia komisiono https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=83 por partopreni spuradon kaj ankaŭ reviziaton de la Strategia plano fine de la jaro 2025.
Krome, daŭre restas kelkaj vakaj lokoj por volontulado en Vikimedio EO - kaj nun vi povas helpi pli ol iam ajn. Vi povas komenci eĉ per nur 10 horojn jare! *Bv. rigardi eblajn rolojn kaj kandidatiĝu por viaj ŝatataj https://esperanto.wiki/volontulu!*
Amike
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org