Saluton.
VMEO estas komunuma organizo, kiun kunkreas ĉiuj ni - aktivaj Esperantaj Vikimedianoj. Do ankaŭ vi povas partopreni en proponado de agado kaj efektiva agado. Nun, fine de jaro ni prepariĝas por la sekva jaro, aparte per kreo de la Jara plano 2026.
Tial mi invitas vin *kunproponi nian agadon!* Venu al la jena MetaVikia paĝo, trastudu instrukciojn tute komence kaj aldonu agadon, kiun vi mem volas / pretas gvidi aŭ almenaŭ helpi pri ĝi. Ĉu iu artikol-verka konkurso, reta evento, kreo de edukilo, aŭ io tute alia? Proponu! Mi, kiel Prezidanto, legos ĉion, eventuale diskutos kun vi private kaj fine surbaze de tio ĉio kreos finan version de la Jara plano. *Legu kaj kontribuu nun* 👇 *https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/202... https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2026*
Baldaŭ mi laboros ankaŭ pri buĝeto. Sed ĝi parte dependos de la proponitaj agadoj.
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org