Saluton.
En ELiSo / VMEO ni laboras por plialtigi statuson de nia rekono en la
Vikimedia movado de "Uzanto-Grupo" al "Tema organizo" (pli-mapli
ekvivalenta al "Landa organizo", sed kun fokuso tema anstataŭ geografia).
Fine de 2020 ni prezentis oficialan anglalingvan tradukon de nia statuto
kaj tio estis la lasta paŝo kiun ni devis fari antaŭ plena komenco de nia
rekono.
AffCom ("Komitato pri aligitaj organizoj", kiu prizorgas tiajn organizojn
por la Fondaĵo Vikimedio) kutime bezonas ĉ. 4-6 monatojn por rekoni Teman
organizon (do ni devus esti rekonitaj ĉ. Aprilo-Junio). Ĉar AffCom dum
preskaŭ 8 monatoj nek rekonis nin, nek prezentis ajnan problemon pri kiuj
ĝi petus nian intervenon, mi demandis pri progreso.
Bedaŭrinde, *AffCom respondis, ke ili paŭzis procezon de nia rekono*. Kiel
la kialon ili menciis ke nia grupo dume laboras kun la subkomitato de
AffCom pri konfliktoj por alfronti diversajn problemojn. Neniu nia
funkciulo sciis pri iuj problemoj, nek pri laboro kun AffCom pri ili. Post
nia interveno AffCom korektis sin, kaj kiel la veran kialon meciis, ke mi
(Michal Matúšov / KuboF Hromoslav) samtempe reprezentas ELiSon en la rekona
procezo kaj ankaŭ estas envolvita en aktiva konfikto pri la Uzanto-Grupo
Vikimedianoj de Slovakio (VMSVK). AffCom konscias, ke solvi la konflikton
daŭras longe, aprezas nian paciencon kaj esperas, ke ĝi estos solvita
baldaŭ.
Ni, funkciuloj de ELiSo / VMEO, konsideras eblajn vojojn por atingi rekonon
kiel Tema organizo en tiu ĉi situacio kiel eble plej frue kaj glate. Mi
persone antaŭvidas, ke tio tamen povas daŭri ankoraŭ kelkajn monatojn.
Por klarigi: Mi estis envolvita en VMSVK preskaŭ ekde ĝia koncipiĝo kaj dum
7 jaroj servis kiel ĝia Prezidanto. Tamen montriĝis, ke la organizo havas
problemojn kaj aliaj Estraranoj mensogis al la Estraro, membroj, la
internacia Vikimedia movado kaj ĝenerala publiko, kaj devigis la Estraron
kontraŭvole rompi Statuton (en situacio kiam la Statuto povis esti
respektita) kaj daŭrigis rompadon de Statuto kaj plejprobable ankaŭ de
landa leĝo. (Por kunteksto, ne temas nur pri intenca rompo de statuto, sed
per tio ankaŭ rompo de "Kunhavigata povo" kiu estas unu el gvidaj proncipoj
de la Fondaĵo Vikimedio
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_Guiding_Principles/eo>,
kiujn ĉiu aligita organizo devas sekvi, aliokaze povas esti malrekonita.)
Mi konscias pri multaj rompoj de Statuto kaj gvidaj principoj fare de
pluraj (ankaŭ nuntempaj) aktivuloj de VMSVK (por protekti reputacion de
bonfaraj aktivuloj mi listigas la misagantojn: rekte kaj konscie misagis
Matej Grochal, Radoslava Semanová; al misagado helpis (eble per nekompreno,
eble intence) Dávid Štefan, Patrik Kunec, Lukáš Mikulec). Mi dum pluraj
jaroj provas solvi la problemojn de VMSVK. Kiam ne helpis alvoko al unuopaj
personoj kaj organoj por reveni al vojo de plenumado de la bonaj principoj,
mi turniĝis al AffCom, kiu havas la povon pri malrekono ks. Pluraj
aktivuloj de VMSVK rompas la principojn jam ekde Majo 2017, eble eĉ de pli
frue. AffCom estas envolvita ekde komenco de 2020. Dum jaro kaj duono
apenaŭ estis rimarkebla progreso kaj VMSVK plu rompas la principojn kaj
apenaŭ korektis siajn pasintajn misagojn. Oni povas esperi pri baldaŭa
solvo, sed laŭ mia sperto, ununura maniero por baldaŭa "solvo" estus dolora
malrekono de VMSVK (kiu tamen malhelpus al Vikimedia movado en Slovakio).
Se vi interesiĝas pri detaloj de tiu konflikto, vi povas legi pluraj
publike konatajn aferojn en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedians_of_Slovakia/history (precipe
ekde 2019)
Mi persone konsideras maljusta, ke ELiSo / VMEO estas "punata" de
AffCom pro tio ke mi samtempe agas en ELiSo / VMEO kaj ankaŭ postulas
laŭadon de interkonsentoj en alia organizo.
Parenteze, la Estraro de ELiSo / VMEO konscias pri bazoj de la afero ekde
2020 kiam tio estis parenteze menciita dum Estrar-Kunsido. La plena Estraro
de ELiSo / VMEO esprimis klaran subtenon al laŭado de nia Statuto kaj
konsideras tion memkomprenebla. Mi persone des pli ĝojas labori en teamo
por kiu interkonsentoj estas respektindaj kaj kiu estas sincera! 💚
PS: Rosie Stephenson-Goodknight, la nuntempa Prezidanto de AffCom,
kandidatiĝas por esti Estrarano de la Fondaĵo Vikimedio.
Iom malĝoje, sed amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto