Saluton.

La Esperanta Vikipedio atingis novan milon da artikoloj. Restas malpli ol 3 000 por atingo de ronda 300 000!

Kiel helpi?
Ankaŭ por disvolvo de nova enhavo en la Vikipedio, ni partneriĝis kun UEA kaj kunorganizas konkurson pri Unesko. La valoroj kaj idealoj de Unesko (paco, toleremo, justeco ks) estas proksimaj al koro de Vikimedianoj kaj Esperantistoj. Restas 22 plenaj tagoj por ke ankaŭ vi verku ion pri Unesko, plirapidigu alvenon al 300 000 artikoloj kaj gajnu premiojn de UEA!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021

Por instigi esperantistojn verki Vikipedion por la unua fojo, Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) partneriĝis kun UEA, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo en la Kampanjo Vikipedio 300 000.
Bonvolu diskonigi jenan ligilon al viaj amikoj, kiuj povus interesiĝi. En la jena retejo estas superrigardo de la kampanjo, kaj ankaŭ retpoŝta abonilo danke al kiu ni povos informi vin kaj viajn amikojn pri similaj kampanjoj, konkursoj kaj eventoj.
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto