Saluton.
Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025 (29-a de Majo - 1-a de Junio 2025)
Plene reta, angla-lingva evento fokusiĝanta pri uzado de datumoj de Vikidatumoj en aliaj Vikimediaj projektoj. Prelegoj, diskutoj kaj realtempa redaktado. Parte registrota.
Vikimanio 2025 (6-a - 9-a de Aŭgusto 2025)
La plej ĉefa jara Vikimedia evento. Kombinas konferencon kun movadaj kaj strategiaj diskutoj, prelegojn kaj trejnadojn, kun festivalo kun forta komunuma flanko. Fizika kaj reta.
Fine, ni serĉas aktivulon por helpi pri kreado de (ankaŭ) eventaj paĝoj en nia retejo. Tiel ni povos pli disdividi laboron kaj danke al tio labori pli efike kaj ĝue.
Kandidatiĝu ĉe nia volontula aliĝilo.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto