Mirinda, Dankon KuboF!
Se temas pri fakvortoj, eble Vikivortaro estas taŭga retejo por ricevi rilatajn kontribuojn, ĉu ne?
En la franca versio ni havas tezaŭrusojn,
sed laŭ mia kono ni ne ankaŭ havas tion por la esperanta versio.
Kiel vikivortaro celas dokumenti ĉiujn lingvojn laŭ ĉiu lingvo,
jam ekzitas esperanta
tezaŭrusaro je la franca versio, sed ĝi nur enhavas unu ero
pri peniso… :-D
Do mi proponas ke ni startas tezaŭrojn en la esperanta vikivortaro kaj kreskas ĝin per partnereco kun ISAE, se ili konsentas.
Sciencamante, Mathieu
Saluton.
Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta, kaj proponis partnerecon kun ni!
La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas forta en Facebook, ni en Twitter).Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo) estas bonvenaj!
Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science bazitaj homoj.
Kion vi pensas?
AmikeKuboF Hromoslav
_______________________________________________ Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso