Saluton.

[pardonu sendadon al pluraj dissendolistoj]

Kiel mi informis antaŭ preskaŭ semajno en la dissendolisto de ELiSo, enkadre de ELiSo mi organizas tradukan konkurson en Esperanta Vikipedio.

Mi malfermis monpeton ĉe la Fondaĵo Vikimedio por provizi premiojn por venkontoj. La monpeto estas malfermita al publiko kaj precipe al viaj rimarkoj, proponoj kaj komentoj ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/UG_ELiso/Content_Translation_Campaign_2015

Nuntempe estas 3 organizantoj. Lunde mi listigos kampojn en kiuj ni aprezus helpon.

Amike

--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)