Saluton.
(Ĝi estas en la angla, ĉar tiel ni bezonas raporti al la tutmonda Vikimedia movado. Se vi havas problemojn pri la angla, vi povas uzi la liberan tradukilon
https://www.apertium.org , aŭ malliberan
https://translate.google.com . Por Ĝenerala asembleo estos provizita versio en Esperanto.)
Ĉar Jaran raporton povas aprobi nur Ĝenerala asembleo, dume ĝi estas neoficiala. Bonvolu konsulti ĝin. Se vi konscias pri iu nia nemenciita sed menciinda agado, bv. aldoni ĝin rekte en la raporton aŭ ekdiskuti pri ĝi en ties diskutpaĝo. Mi mem jam aldonis plurajn aferojn.
La sekvan lundon, la 26-an de Aprilo, mi formale sendos la malnetan raporton al la tutmonda Vikimedia movado. (Post aprobo fare de la ĝenerala asembleo mi sendos la oficialan version.)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto