Saluton.
Mi ĵus malfermis peton pri komento / voĉdonadon pri tra grava teĥnika ŝanĝo en Vikimediaj projektoj. Bonvolu veni al jenaj paĝoj kaj voĉdonu (en projektoj kie vi aktivas aŭ kiujn vi legas):
(se vi aktivas en aliaj Esperantaj Vikimediaj projektoj, bv. komenci voĉdonadon ankaŭ tie)
La propono temas pri "mallokaj ŝablonoj" - centra deponejo de ŝablonoj kaj moduloj, kiujn povos uzadi ĉiuj Vikimediaj projektoj. Nuntempe disvolvi ŝablonojn kaj modulojn estas malfacila teĥnika laboro, kiu postulas spertulon (ofte pri programado kaj aspektigo). Tial ŝablonoj en Esperantaj projektoj estas malpli multaj kaj tre ofte eksdataj. Tiu ĉi propono celas solvi tiun ĉi problemon.
Voĉdona fazo estas ĝis la 27-a de Aprilo, poste mi raportos la rezulton al tutmonda nivelo.
Amike teĥnike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)