Mi ŝatas la ideon!
Nun mi estas en Esperanta renkontiĝo, do mi intence skribas nur skize, sen detaloj.
Esperantistoj kutime ŝatas fotiĝi (almenaŭ laŭ mia sperto) kaj poste alŝutas fotojn al siaj retejoj kaj sociaj retejoj. Sed ili ne konscias pri aŭtoraj rajtoj kaj tial estas malsimple uzi la fotojn en Vikimediaj projektoj.
Ĉar la problemon pri aŭtoraj rajtoj ni ĉiuokaze renkontados ree kaj ree dum longa tempo, eĉ utilus havi bona klarigon pri kio ili estas, kiel funkcias kaj kiel ilin prizorgi por bono de kaj la fotantoj kaj Vikimedio. Estas fakte pluraj artikoloj kaj podkastoj pri tiu temo, sed eĉ mi, kiu pri tiu temo multe okupiĝas, havus problemojn nun rekomendi iun laŭ memoro.
Vikio amas Z-tagon povas esti bona instigilo (ankaŭ) por krei tiajn rimedojn - temas pri unufoja investo de niaj tempo kaj energio, de kiu ni profitos dum longa tempo. (kaj tion farante ni plispertiĝos kaj postaj agadoj estos pli facilaj)
Tiel eblus konsideri Vikio amas Z-tagon esti io simila al populara kampanjo #1lib1ref (kie estas bibliotekoj alvokataj por aldoni 1 referencon al Vikipedio danke al libro de sia biblioteko - granda parto de la intenco estas helpi al bibliotekistoj ekkoni Vikimedion kaj fari unuan paŝon (la unua paŝo estas duono de la vojo)). Kaj iom post iom pliproksimigi klasikan E-komunumon al Vikimedio.
Amike