Saluton.

Google anoncis malfunkciigon de Google+ ekde la 2a de Aprilo 2019.
Ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio havas sian paĝon tie kaj konsekvence, ekde tiu dato la paĝo ne plu alireblos. Tamen, Google+ ne apartenis al platformoj, kiujn ni aktive flegadis kaj uzadis kaj tial malfunkciigo de Google+ influos nin nur minimume. Por "ajna kazo" kaj ebla estonta uzo mi tamen faris sekurkopion de nia profilo (se vi havas ideojn kion fari per ĝin, bv. skribi).

Plu restas niaj aliaj sociaj kanaloj, al kies abono mi vin invitas:
Aldone ankaŭ pluraj komunumaj kaj projektaj paĝoj kaj grupoj.

PS: Se vi volas konservi viajn profil-datumojn ĉe Google+, faru tion ĝis la 31a de Marto 2019 laŭ https://support.google.com/plus/answer/1045788

Amike
KuboF Hromoslav