Saluton.

Kun granda plezuro mi informas vin, la la 7-a Kunsido de la Ĝenerala asembleo de la 8-a de Februaro 2025 estis sukcesa, kvankam ne multnombra!

Ni kunsidis en kvorumo kaj traktis gravajn ĉiujarajn dokumentojn kaj finfine ankaŭ nian 1-an Strategian planon, por la jaroj 2025-2026.
La Estraro ne provizis la Financan raporton 2024, kaj la Revizia komisiono ne provizis la Revizian raporton 2024. La Ĝenerala asembleo decidis prokrasti la aprobon por koresponda voĉdonado.

Aparte elstaras la aprobo de la Strategia plano 2025-2026 - afero, pri kiu ni klopodis dum kelkaj jaroj. Mi invitas vin legi ĝian plenan tekston en MetaVikio, rigardi la tempoplanon en Projektoj.org kaj kosideri pri kiuj partoj vi ŝatus kunlabori. Aldone mi invitas vin kandidatiĝi al la Strategia komisiono por partopreni spuradon kaj ankaŭ reviziaton de la Strategia plano fine de la jaro 2025.

Krome, daŭre restas kelkaj vakaj lokoj por volontulado en Vikimedio EO - kaj nun vi povas helpi pli ol iam ajn. Vi povas komenci eĉ per nur 10 horojn jare! Bv. rigardi eblajn rolojn kaj kandidatiĝu por viaj ŝatataj!

Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Vikimedio EO (VMEO)
Prezidanto