Saluton.
Baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn 😎 Tiel al sia fino pliproksimiĝas ankaŭ la kampanjo "Vikipedio 300 000" iniciatita de UEA en kiu partneras ankaŭ ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo.
Por kune festi 🎉 tiun ĉi gravan kilometroŝtonon ni volas krei serieton de videoj en kiuj redaktantoj, legantoj kaj aliaj gratulas, bondeziras kaj dankas al Vikipdiistoj ktp.
Kaj ni volas ankaŭ *VIN* en la video!
Legu pli detalajn informojn kaj sendu vian videon ĝis la 22a de Julio 2021, 12:00 UTK:
(reprezentantoj de iuj Esperantaj organizoj estos invititaj persone)
Atendante viajn videojn ;-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto