Saluton.
Mi jam partoprenis kelkajn CEE-renkontiĝojn (kaj unu kunorganizis :). Depende de pluraj aferoj, ili povas tre entuziasmigi partoprenantoj al plia laboro kaj doni al ili bezonatajn spertoj. Ankaŭ grave, tiaj ĉi renkontiĝoj kre(ig)as reton de kunlaborantoj (kaj amikoj). Tial mi pensas, ke ni nepre utiligu la ŝancon partopreni.
Mi jam esprimis mian emon partopreni en la koncerna paĝo.
Ankoraŭ necesas pripensi kaj vortumi kion ni povas alporti al aliaj partoprenontoj (ja, Esperanton jes, sed prefere ankaŭ ion pli konkrete utiligeblan nuntempe), pri kio ni spertas kaj pri kio malspertas. Tiu ĉi esploro supozeble influos la programon, do bonus vere pripensi. Mi laboros pri la afero morgaŭ.
Amike