Saluton.

Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta, kaj proponis partnerecon kun ni!

La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.
Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas forta en Facebook, ni en Twitter).
Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo) estas bonvenaj!

Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science bazitaj homoj.

Kion vi pensas?

Amike
KuboF Hromoslav