Maladiaŭon al ĉiuj,

Nuntempe ekzistas pluraj Vikio Amas X-on konkursoj ene de la Vikimedia movado. La unua kaj plej fama el ili estas Vikio Amas Monumentojn (Pasintjare ni sukcese okazigis nian propran version de ĉi tiu konkurso, nomata Vikio Amas ZEOjn[1]) sed ankaŭ estas aliaj temoj kiel naturo (Vikio Amas Teron)[2], kulturo (Vikio Amas Folk[3], Amon[4], Tombejojn[5], ktp[6]).

Pasint-decembre, kiam mi alŝutis fotojn pri la Zamenhofa Tago (Z-Tago) en Kolombio, mi rimarkis ke ĝia kategorio ĉe Komunejo estas iom malplena[7].

Z-Tago estas unu el la plej vaste celebrataj festoj en la mondo, do estas strange vidi ke estas tre malmultaj fotoj el tre malmultaj landoj, kaj ankaŭ fotoj malmultaj kiu montru la celebradon de ĉi tiu foto tra la jaroj (Entute, nur estas kategorioj por la jaroj 2008, 2014 kaj 2018, kaj en ili estas nur 16 fotoj).

Do mi pensis ke bonus okazigi konkurson pri nia festo, por akiri fotojn de la pasintaj kaj nuna jaro kaj tiel dokumenti per fotoj parton de nia historio kaj kulturo. Ankaŭ bonus por allogi esperantistojn al la Vikimediaj projektoj.

Kion vi pensas? Ĉu eblus fari tion ĉi? Ĉu indas? Kion ni bezonus?

Am(er)ike,
Ivan

-------------

[1] https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo
[2] http://wikilovesearth.org/
[3] https://wikilov.es/es/Wiki_Loves_Folk
[4] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wiki_Loves_Love
[5] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedistas_de_Ecuador/Proyectos/Wiki_Loves_Cemeteries
[6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Category:Wiki_Loves_X
[7] https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Zamenhofa_Tago