Saluton.

Jam tiun ĉi semajnfinon (28-a - 30-a de Junio 2024) okazos Leksikotagoj 2024 - komunuma evento dediĉita al leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj. Leksikografiaj datumoj utilas per si mem, sed ankaŭ ebligas uzadon de Abstrakta Vikipedio, kaj utilas por kreo de pliaj lingvaj iloj, kiuj estus utilaj por verkado de Vikimediaj projektoj kaj ĝenerale por Esperantujo.

Ankaŭ en Vikimedio EO ni pripesas kiel labori pri ili estontece kaj konsideras iujn grandajn projektojn 😎

Por pli bone kompeni ilin kaj renkontiĝi kun aliaj lingvaj entuziasmuloj, legu pli en 👇
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Events/Lexicodays_2024

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto