Saluton ĉiuj!

Resumo: Ni povas sendi unu reprezentanton al Vikimedia Konferenco 2016 kaj ni elektu plej taŭgan!

(pardonu longan mesaĝon, sed tiu ĉi estas sufiĉe grava)

Malfermiĝis registrado al la Vikimedia Konferenco 2016 kaj ELiSo rajtas partopreni per 1 reprezentanto! Pliaj informoj estas ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2016

Vikimedia Konferenco estas ĉiujara kunveno de reprezentantoj de landaj kaj fakaj vikimediaj organizoj kaj uzanto-grupoj. Partoprenas ankaŭ la estraro de la Fondaĵo Vikimedio kaj diversaj komitatoj. Temoj kaj diskutoj plejparte estas movad-pintaj, pri esencoj de nia movado. Krome estas interŝanĝataj spertoj dum diversaj trejnadoj kaj prelegoj.

Nun ni havas unu monaton por diskuti kaj elekti plej taŭgan personon, kies partopreno unuflanke helpos al disvolvado de nia grupo kaj duflanke pliriĉigos la internacian vikimedian movadon per esperantistaj spertoj. Unuafoje (ekde 2008!) estis provizita rekomendo kian reprezentanton elekti, do reprezentanto estu laŭeble
Aldone, li kuraĝu formi movadvastajn dialogojn, esti pasia por efiko de vikimedia laboro kaj strebanta por pliefikigi laboron de sia organizo; bone koni staton de sia organizo kaj scii kiom la organizo povas enĝaĝiĝi en diversaj projektoj. Pro miaj spertoj mi aldonas: esti komunik-kapabla ankaŭ kun novaj homoj, laŭeble amikema kaj sufiĉe bone regi la anglan por partopreni diskutadojn. Avantaĝe estas koni homojn almenaŭ de proksimaj organizoj (sed tie oni ĉiuokaze ekkonas multajn novajn).

Dum lastaj 3 jaroj ELiSon reprezentis mi, Ziko kaj Blahma. Precipe dum la lasta fojo (2015) mi strebis pli reprezenti la organizon ol min. Komence mi, tamen, ne ricevis multajn komentojn kaj ideojn, do mi starigis celojn kaj programon precipe surbaze de miaj ideoj (kiun poste neniu kontraŭis). Jam dum konferenco mi raportetadis per Trello: https://trello.com/b/bfMIAusw (raportado tamen daŭris tro longe, do mi ĉesis por povi dormi kaj sekvatage freŝi :). (finan raporton mi tamen ne publikigis kaj mi iom miras, ke neniu riproĉis min pri tio...)

Mia persona deziro estas, ke partopreno nian reprezentonton pliaktivigu, plimotivigu, donu al li novajn spertojn, kapablojn, pli vastan komprenon de mondskala vikimedia movado kaj ĝenerale enŝprucu freŝan sangon en ELiSon. Laŭ mi indas, ke tiajn kapablojn havu kiel plej multe da niaj aktivuloj, do bonus, se partoprenus iu, kiu dume ne partoprenis.

(Aldone al elekto de reprezentanto, indas diskuto pri nia stato, celoj de nia partopreno ktp. Ekz. dum lastaj jaroj ni estis petitaj pri niaj plej grandaj lastatempaj sukcesoj, pri celoj kaj defioj por proksima estonteco, pri plej granda deziro ktp. Kvalito de preparado kreskas kaj nun estas petataj detalaj demandoj pri kiel reprezentanto komprenas la movadon ktp. por elekti plej taŭgan programon.)


Do, kiun kandidaton ni havas ĉi-jare? Kuraĝu proponi ĉu sin mem, ĉu alian aktivulon!


Amike

--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio