Saluton gekaraj, mi ŝatus multe helpi pri la
konkurso, tamen mi pensas ke la limdato estas tro proksima. Je
la momento kiam mi respondas ĉi-mesaĝon, ĉe mi ankoraŭ estas
dimanĉo la 27-a de septembro, sed certe en la tuta Eŭropo jam
estas la 28-a, do mi pensas ke la limdato jam pasis.
Mi pensas ke mi povus estis membro de la ĵurio, ankaŭ mi povus
helpi redakti la monpeton, sed por ĉi tiu lasta mi bezonos iom
pli da tempo.
Mi pensas ke ni povus pritrakti kun UEA/TEJO kelkajn eblajn
premiojn, kiel ekzemple 1-jara abono (La plej malmultekosta) al
la organizo aŭ ricevo de la revuo Kontakto dum 1 jaro. Mi pensas
ke premioj tiaj estas eblaj se ni pritraktas la aferon kun
UEA/TEJO. Mi scias ke nuntempe en TEJO oni pridiskutas kiel
altigi la nombron da abonantoj kaj kiel diskonigi la revuon.
Atendante vian respondon, am(er)ike:
Ivan Camilo
Quintero
Santacruz Ivano Kamilo Kintero Sankt-kruco
Ingeniero
de Materiales Inĝeniero
pri Materialoj
Universidad
del Valle Universitato de
la Valo
Cali,
Valle del Cauca Kalio,
Valo de Kaŭko