Saluton.

Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.

UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta konkurso okazanta dum Junio 2021 en la Esperanta Vikipedio.

Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!

Kiel partopreni?
Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.
 
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021

PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin ;-)

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto, kunorganizanto de la konkurso