Saluton.
Iom lamas preparado de nia monpeto, kiu fakte estas preta, sed antaŭ publikigo mi eksciis, ke dumtempe ŝanĝiĝis postuloj pri raportado. Aldone, necesas peti ĝis fino de Januaro, ĉar poste por 3 monatoj estos fermita petado.
Tamen, tiun ĉi prokraston ni povas utiligi. Mi en la originan monpeton metis konkurson pri plibonigado de artikoloj planitan por 2015. Dume tamen aperis nova helpilo por tradukado de artikoloj, kaj kiel montris niaj spertoj pri WikiTrans, homoj ne tre ofte malkovras tiajn ilojn. Mi do proponas fari ĉi-jare konkurson pri tradukado de novaj artikoloj (ŝajne por Aprilo, por havi tempon por preparado sed samtempe kapti fruan periodon tuj post lanĉo de la helpilo). Celo estus ne nur pligrandigi Vikipedion sed precipe montri al homoj, ke ekzistas tiu ilo, ke ĝi indas je uzado kaj instigi ilin pri raportado de cimoj kaj helpado pri plibonigado de la maŝina(j) tradukilo(j) (la lasta ŝajne per iu helpanto). Konkurso pri plibonigado de artikoloj povus okazi en 2016.