Saluton!

Postnelonge okazos baloto en kiu Aligitaj organizoj elektos 2 novajn estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio. La ŝanĝo kompare kun antaŭaj jaroj estas, ke ankaŭ Uzanto-Grupoj rajtos partopreni (antaŭe rajtis baloti nur Landaj kaj Temaj organizoj). La precizaj kondiĉoj ne estas ankoraŭ konataj, sed eblas, ke ankaŭ ni en ELiSo rajtos partopreni! Pliaj informoj (en Esperanto) estas ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Wikimedia_Foundation_Bylaws_changed_plus_next_steps/eo

Mi ricevis inviton partopreni la procezon nome de ELiSo. Ĉar la procezo ankoraŭ ne estas klara, mi mem ne bone scias, kion mi kaj ni faru. Mi tamen supozas, ke baldaŭ la afero klariĝos - tiam mi informos vin.

Amike
KuboF Hromoslav