Saluton karaj!

Por Oktobro 2021 estas planata artikol-verka konkurso Amerika monato. Krom kutima konkursado inter kontribuantoj ni ĉi-foje ankaŭ provos atentigi organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj pri ebloj de Vikivojaĝo, cele ke ili mem uzadu Vikivojaĝon por siaj sekvaj renkontiĝoj.

Por provizi premiojn por venkintoj ni petis subvencion de la Fondaĵo Vikimedio. Bonvolu rigardi ĝin kaj, se vi ŝatas kaj subtenas, skribu vian koncizan subtenan mesaĝon tute sube en la sekcio "Endorsements" (vi povas ankaŭ en Esperanto).

https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/American_month_2021#Endorsements

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto