Saluton,

Mi ĵus aldonis al Komunejo ĉirkaŭ 200 sondosierojn kun la prononco de la nomo de ĉiu lando. Oni ilin povas uzi precipe en Vikivortaro (esperanta, angla, ktp), sed ankaŭ en kursoj en aliaj retpaĝoj.

Se mia prononco ne estas bona, bonvolu sciigi min (per retmesaĝo aŭ per mesaĝo en la diskutpaĝo de la dosiero en Komunejo), kaj mi volonte faros novan version. Sendu al mi ankaŭ viajn sugestojn aŭ kritikojn, por plibonigi miajn kontribuojn (tiujn kaj la venontajn).

Mi tre ŝatus ke tiu aldono estos raportita kiel agado de ELiSo. En kelkaj (sed ne ĉiuj) dosieroj, mi inkludis la sekvan noton (kun angla kaj portugala versioj):

Tio estas aldono de laborgrupo [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio]], por plibonigi esperantajn projektojn kaj Esperanto-rilataj enhavojn en aliaj projektoj.


Amike,

Michel CASTELO BRANCO
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Castelobranco