Saluton,Mi havas tempon kaj volus reprezenti ELiSon, la plejmulto da temoj kiuj estos diskutataj dum la konference interesigas min.Amike,2017-05-18 18:20 GMT+02:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav@gmail.com>:______________________________Saluton!Ni denove estas invititaj al la Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo [1] - ni havas 1 (repagitan) lokon tie. Ĝis la 15a de Junio ni povas registri nian oficialan reprezentanton, kiu ricevos stipendion por partopreno.Laŭ mi bonus elekti iun, al kiu tiu partopreno helpos en plua vikimedia laboro, kiu disvastigos la sperton al la grupo kaj ĝenerale tiu partopreno utilos al la movado(j). Estas publikigita listo de temoj de programeroj [2] do kandidato konsideru, ĉu tiuj temoj kongruas kun ties intereso, spertoj kaj dezirata plua agado. Estas konsilinde (laŭ oniaj ebloj) proponi gvidadon de iu programero [3], eĉ se oni ne estas reprezentanto de ELiSo.Kiu interesiĝas pri partopreno?Mi persone ŝatus partopreni, sed en Vikimedio Slovakio mi dume helpas elekti partoprenontojn, do estas ŝanco, ke mi povus partopreni pere de ĝi.AmikeKuboF Hromoslav (Michal Matúšov)_________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso