Saluton,

Mi gxojis legi la mesagxon de nia multjara veterano en la Esperanto-movado. Tamen mi povas imagi ke estas malfacile aligxi al la vikimedia movado, se oni ne alkutimigxas aux se oni ne lernas multon kio rilatas al la movado - kiel la Libera Scio.

Versxajne estas plej bone montri al li ekzistantajn VM-edukajn pagxojn, kaj proponi respondi al konkretaj demandoj. Eventuale la italaj vikimedianoj havas edukan materialon?

Sincere,
Preparante por WikiCon Region Stuttgart,
Ziko


Am Montag, 5. September 2016 schrieb Marek Blahus :
Saluton, tion kion (i)li – citata ĉi-sube – pripensas fari, ŝvebas ie inter enciklopedio, faka terminaro kaj cifereca arkivo. Necesus labori kun (i)li por precizigi, kion (i)li havas, sed konkrete oni mencias nur "skanadon de malnovaj revuoj". Tio estas unuavice arkiva laboro kaj pri tiu plej multe ĝis nun en la reto okupiĝis Peter Baláž en E@I kadre de la projekto Bretaro.net, kiu neniam atingis retan viglecon, sed kiu almenaŭ gvidis al kreiĝo de kolekto, kiu kvankam ne plene rete konsultebla, laŭ mia scio daŭre ekzistas ĉe Petro. Eble li ne kontraŭus iun ties pligrandiĝon kaj eble li havas aŭ tio povus instigi lin aŭ ia daŭrigo de la projekto. Mi kopisendas tion ĉi al li per sekreta kopio kaj eble ankaŭ li povos prezenti sian konsilon al la demandinto. Simile mi kopisendas ankaŭ al Miroslav Malovec – se iu el ili deziros peri sian opinion per mi, tiu kontaktu min kaj mi plusendos ĉi tien.

Mi mem ne opinias Vikipedion taŭga por tiu ĉi celo, kvankam multaj esperantistoj ja pro ĝia renomo kaj komprenata daŭripovo dum samtempe sufiĉa aŭtonomio de la Esperanta versio opinias "Vikipedion" (aŭ, prefere, la projektojn de Fondaĵo Vikimedio) opinias ĝuste ĝin la plej bona loko por stoki informojn – bedaŭrinde ĉiajn ajn. Kiel jam parte skribis Juan, enhavo taŭga por Vikipedio estas limigita per:

1.) sia eduka celo
2.) devo esti libera de la tradicia kopirajto

Eĉ se oni kutime iel ankoraŭ elturniĝas pri 1.), oni apenaŭ povus laŭ mia pritakso plene elturniĝi pri 2.). Ĝenerale ĉe gazetoj, kie estas multaj aŭtoroj, ofte ne klare subskribitaj, aldone redaktoro, ilustristo aŭ fotistoj kaj eldonisto, malfacilas postspuri la kopirajton – ankaŭ tial en Vikimedia Komunejo troviĝas preskaŭ nur libroj. Kredeble ankoraŭ malpli facile estus kaze de Esperantaj verkoj, kiuj nature estas averaĝe ankoraŭ pli junaj ol la alilingvaj, do la probableco de daŭre ekzistanta kopirajto estas ankoraŭ pli alta. Ni ne parolu jam pri tio, ke multfoje en Esperantaj gazetoj oni tradukas senpermese el nacilingvaj fontoj kaj foje eĉ ne markas tion…

La skanaĵojn, certe valorajn, devus do akcepti prefere iu cifereca arkivo, kiu ne tiom striktas pri kopirajto.

Informojn mem el la revuoj oni ja povus ĉerpi kaj uzi ilin ekzemple kiel fontojn por subteni asertojn en la Vikipedio en Esperanto (ĉu jam ĉeestantajn, ĉu eble kun atento al kopirajto ankaŭ novajn teksterojn aldonatajn) estus ja bona agado – sed por tio necesus ĉu iu lokulo kiu instruu al la italoj kontribuadi al Vikipedio, ĉu iu teamo kiu pretus tiun amason tiumaniere utiligadi (ĉar ja jam nun troveblas rete multaj dokumentoj uzeblaj, sed sen aparta instigo neniu sistemas uzas ilin tiel). Mi povas eble imagi iun komunan iniciaton en tio, ke la italoj serĉadus siajn fontojn kaj Vikipedion kaj donadus en iu loko konkretajn sugestojn pri plibonigeblaĵoj, kaj tion sekve libervolaj vikipediistoj laŭ sia propra pritakso aldonadu en la artikolojn. Tiel ni kreus iun "sekurzonon" kaj samtempe interdividus la laboron inter ĉiuj kaj donus al vikipediistoj proponon de multaj facilaj taskoj bone fareblaj en po kelkaj minutoj en momenta enuo ktp. :-) Denove tiun kunordigan paĝon devus iu starigi kaj la italojn al ĝi direkti kaj baze al ili klarigi, kiel funkcias redaktado de ĝi kaj kreado de referencoj al literaturo (gazetoj), sed mi kredas ke tian personon ni inter ni ja trovus. Sekve necesus nur diskonigi la kunlaboron kaj tiun paĝon kaj inviti la komunumon al regula kunlaboardo.

Kion vi ceteraj opinias?

Amike,
Marek

Je 2016-09-05 22:35, Chuck Smith skribis:
Plej bone rekte kontakti lin por demandi.

On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz
<diabulus999@gmail.com <mailto:diabulus999@gmail.com>> wrote:

Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo
Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la
plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas
zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos
esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la
kopirajt-havantoj) permesas tion.

2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith <chuckssmith@gmail.com
<mailto:chuckssmith@gmail.com>>:

    Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?

    Dankon,
    Chuck

    Sent from my iPad

    Begin forwarded message:

    *From:* "Nicola Minnaja" <n.minnaja@fastwebnet.it
    <mailto:n.minnaja@fastwebnet.it>>
    *Date:* 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
    *To:* "Chuck Smith " <chuck@chucksmith.de
    <mailto:chuck@chucksmith.de>>
    *Cc:* "Michela Lipari" <michela.lipari@tiscali.it
    <mailto:michela.lipari@tiscali.it>>
    *Subject:* *Wikipedio*

    Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.____

    __ __

    Antaŭe mi prezentas min mem.____

    __ __

    Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio ____

    Nun pro la  a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj  pro la farto de mia
    edzino  mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple
    en la organizo de la landa  Esperanto-kongreso aŭ de tempo al
    tempo per artikoloj en la landa Esperanto-gazeto. ____

    __ __

    Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.____

    __ __

    Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn
    dokumentojn pri nia historio, interalie skanante malnovajn
    revuojn. La kolektoj de datumoj, kiujn ili tiel faras, estas
    proksimume senordaj. Retrovi per iu ajna serĉprogramo iun
    deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu ____

    do preskaŭ nature al iu venis l*a _ideo_*. Ni metu ĉion en
    Vikipedion. Kiam mi vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis,
    ke tio postulus en multaj kazoj kompletigon aü reverkon de
    artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de la itala lingvo al
    esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan materialon
    (ekzemple novan tradukon de iu verko).____

    __ __

    MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en
    Esperanto, kaj en aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj
    el ili estas averto, ke la fontoj ne estas sufićaj. Ĉ  ekzistas
    iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ pri Esperanto? Kiu
    kontrolas la kompletecon de la fontoj?  Ĉu ekzistas iu plano, por
    ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel nova
    aŭ kompletigita) faka terminaro)?____

    __ __

    Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus kontribui.____

    __ __

    Samideane.____

    __ __

    Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)____

_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso