Sal.

Ĉu pluraj esperantistoj partoprenos Vikimanion sekvasemajne? (mi ne, partoprenonte SESon) Se jes, bonus iom aktiviĝi kiel grupo.

Ekzemple kunvoki renkontiĝeton ene de oficiala programo. Lastjare ni vokis renkontiĝon nur lastmomente kaj tamen venis kelkaj homoj - https://wikimania2014.wikimedia.org/wiki/Esperanto_Meetup Eblas kunvoki per https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Meetups

Alia eblo estas almenaŭ prezenti sin en la oficiala retejo, simile al https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Deutschland

Sekvajare mi povus pli aktive kaj anticipe varbi vikimedianojn esperantistojn por partopreni en Vikimanio. Tio provizus al ni ankaŭ eblon starigi propran budon, kiel aliaj organizoj (io kiel Movada foiro dum UK) kaj prezenti nian aktivadon kaj projektojn.

Amike