La Fondaĵo Vikimedio ekde 2014 akceptas donacojn en ĉifromono. Sed riproĉoj pri ĝia negativa influo al vivmedio kaj iom problema reputacio kaŭzis novan proponon ĉesigi akceptadi ĝin.
En Vikimedio Esperanto ni interesiĝas pri ebligo partopreni en nia organizo por homoj de la tuta planedo (kaj estontece ankaŭ de ekster ĝi), inklude donacojn kaj pagatan membrecon. Tial ni esploras taŭgajn manierojn por uzebla tutmonda pagado (vidu
nian rilatan laborpakaĵon) inklude ĉifromonon (vidu
nian rilatan laborpakaĵon). En VMEO ni dume ne decidis (se vi interesiĝas pri tia esploro kaj efektivigo de financa sistemo uzebla por tuta mondo en VMEO, kontaktu min persone).