La pasinta 27-an de septembro la estraro kunsidis por pritrakti plurajn temojn. La dokumento pri la kunsido troveblas ĉe:  https://docs.google.com/document/d/1BT9zjq997UxqwI9IgqKYEvJISfFNHPb9qOWr4n8sxqE/

Jen la resumo de la kunsido:

En la kunsido partoprenis  
  1. Michal Matúšov  - Presidanto 
  2. Ivan Camilo Quintero Santacruz  - Vicprezidando
  3. Juan Sebastian Quintero Santacruz  - Estrarano 
Agis kiel protokolisto:  Ivan Camilo Quintero Santacruz. La tuta estraro partoprenis la kunvenon.

Tagordo:
  1. Disdividio de roloj
  2. Plia konatiĝo ene de la Estraro
  3. Projekto de Erasmus+ pri informado, versio 2
  4. Strategio 
  5. Serĉanto de aktivuloj
  6. Decidado ene de Estraro
  7. Ceteraĵoj
1.  Disdividio de roloj

La decido pri la disdivido de roloj estis la jena:

- Ivan kaj Johano respondecos pri Raportado - pasintec-orientita

-Michal respondecos pri Jaraj planoj, Strategio - estontec-orientitaj, Johano helpos pri inviti volontulojn proponi ideojn pri jaraj planoj.

-Michal respondecos  financa planado kaj Ivano pri financa raportado

2.  Plia konatiĝo ene de la Estraro
Ni trasaltis ĉi tiun eron pro manko de informo

3.  Projekto de Erasmus+ pri informado, versio 2
La decido de la estraro estas ke la projekto estas kongrua kun nia misio kaj do ni decidas eniri la projekton

4. Strategio
La decido de la estraro estas ke ni devas disvolvigi strategian planon, pli precize ni decidis: 

  • Ni faros strategian planon por la venontaj du jaroj, ĝi estos pruva plano

  • Ĝi devas esti preta post monato

  • Respondecas pri tio KuboF, Ivan kunrespondecos

  • La dokumenton kun la strategia plano ni publikigos ĉe Meta-Vikio kiam ĝi estu preta

  • Ni pridiskutos po unu foje semajne la progreson de la strategio per telegramo

  • Ni invitos la komunumon partopreni la disvolvadon de la plano


5. Serĉanto de aktivuloj
  • Johano respondecos pri serĉado de aktivuloj

  • Johano poste difinos la taskojn por la aktivoj


6. Decidado ene de Estraro
Ĉar gravas klarigi manieron preni rapidajn strarajn decidojn ene de la estraro, ni pridiskutis kiel sukcese atingi ĉi tion. Tamen ni ne atingis finan decido tujsence. La ĝenerala konkludo de ĉi tiu ero estis:
  • Por ĉiu decido nepras la partopreno de almenaŭ du membroj de la estraro (Ĉar ni estas tri)

  • Ni strebos voĉdoni kiel eble plej rapide kiam voĉdonadoj okazos

  • Fina decido ne estas prenita, oni reprenos decidon pri ĉi tio en sekva okazo


7. Ceteraĵoj

Pri ceteraĵoj ni diskutis:

  1.  Mondonaca kampanjo en Slovakio: Por disvolvigi ĉi tiun oni proponis buĝeton de 299 €. Tamen ni esperas ke Google donacos 200por reklama kampanjo. Pri ĉi tio ni decidis:
  • Ni akceptas la unuajn tri erojn de la buĝeto

  • Pri reklamo ni decidos poste kiam ni scios ĉu ja Google subvencios nin

  • Ni petos subvencion al VM por kovri ĉi tiun buĝeton kaj tiun de la ero 7.2

  • Ivan demandos ĉu eblas péti subvencion por malpli ol 500 USD



2. Google por neprofitcelaj organizoj: Decido estis aprobi eniri ĉi tiun programon kaj akceptas la buĝeton de 40 .


3. Ĝenerala asembleo fine de 2020:  Ĝenerala Asembleo okazos provizore la 28-an de novembro 2020 (Sabato). Horo ankoraŭ decidota. Alvoko jam estis farita de Kubof la 28an de Septembro 2020

-
Remus

Ivan Camilo Quintero Santacruz