Saluton!

✨ JEFO kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la trejnadon TnT: Trejnu novajn Trejnistojn!
Aldone, Vikimedio EO (sendepende de ili) helpas varbi kaj provizas aldonan monsubtenon por vojaĝado.

Kandidatiĝu nun por la trejnado! (ĝis la 22-an de majo 2022 inkluzive) https://forms.gle/8BcEjhJkeSkJmQAY7

Aldone, kandidatiĝu por aldona monsubteno de VMEO - ĝis la 22-a de majo inkluzive - skribu koncizan mesaĝon al kubof@esperanto.wiki kun eta prezento kiu vi estas, viaj ĝisnunaj Vikimediaj spertoj, kial vi volas trejni kaj almenaŭ ideo pri kio vi volas trejni rilate al Vikimedio.

Iĝu TREJNISTO! 
Dum 8 intensaj labortagoj, vi akiros ĉiujn gravajn bazajn konojn, spertojn kaj labormetodojn kiujn vi bezonos por poste krei kaj gvidi viajn proprajn trejnadojn! 😁

📍Loko: en Moissac, apud Tuluzo (Francio); 
📅 Datoj: de vendredo la 17an de junio (alventago) ĝis dimanĉo la 26an de junio (forirtago) 2022. 
🍴Manĝoj kaj loĝado estos prizorgitaj. Vojaĝo estos repagita ĝis 80 eŭroj de la organizantoj.
Vikimedio EO kovros aldonajn vojaĝajn kostojn ĝis 40 € al partoprenanto, kiu estas aktiva vikimediano kaj volas trejni pri Vikimediaj aferoj al esperantistoj, aŭ pri bezonataj kapabloj al aktivuloj de Vikimedio EO.
(la mona subteno de VMEO celas ebligi partoprenon al entuziasma, aspiranta trejnisto-vikimediano, kiu sen ĝi havus problemojn partopreni; elektito devos vojaĝi malmultekoste kaj prezenti realajn vojaĝajn biletojn; ĝi ne estas poŝmono :)

Eĉ se vi ne emas trejni pri Vikimedio aŭ por Vikimedio EO, vi estas bonvena kandidatiĝi al la ĉefa trejnado - vi nur ne ricevos subtenon de VMEO.

Pri vi: 
• Vi estas juna esperantisto inter 18-35 jaraĝa;
• Vi flue parolas Esperanton (por prepari materialojn kaj liveri trejnadon); 
• vi loĝas en lando de Konsilio de Eŭropo;
• Vi estas laborema, pasia kaj lernema – tio plej gravas.

Amike
KuboF Hromoslav