Saluton.

La 19-an de Oktobro, okazos reta seminarieto de UEA kaj Kosmo pri utiligado de programo Erasmus+ por Esperanta agado. Mi invitas vin partopreni en ĝi kaj (pli)spertiĝi pri da temo!

https://eventaservo.org/e/de-ideo-al-agado

Erasmus+ estas programo de la Eŭropa komisiono (de Eŭropa unio) kiu ebligas financadon de diversaj edukaj projektoj. Ekzemploj: memstara edukiĝo de organizoj, kunlaboraj projektoj por krei edukilon, projektoj por veturado de junuloj por ekkoni aliajn kulturojn ktp.

Mi speciale invitas vin, ĉar Erasmus+ estas grava kaj granda parto de antaŭvidata / celata estonteco de Vikimedio EO. Aparte, ĝi povas financi iujn niajn agadojn, kiujn ni apenaŭ (se entute) povus financi sen ĝi. (fakte, baldaŭ venos tre interesaj kaj konkretaj informoj ankaŭ pri nia situacio ;) En VMEO ni strebas, ke niaj aktivuloj estu kapablaj kaj ke 1 rolon povu plenumi almenaŭ 2 homoj (precipe kaze se la ĉefa respondeculo portempe ne plu povus labori). Nuntempe pri Erasmus+ en VMEO respondecas mi, kaj mi volonte akceptus kunlaboranton ☺️

Amike
KuboF Hromoslav

---------- Forwarded message ---------
Od: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk@co.uea.org>
Date: ut 18. 10. 2022, 18:38
Subject: [N-ro 1069] 19-an de oktobro 2022: “De ideo al agado”, enkonduka seminario pri la eduka programo Erasmus+
To: <kubof.hromoslav@gmail.com>



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1069
2022-10-18


19-AN DE OKTOBRO 2022: “DE IDEO AL AGADO”, ENKONDUKA SEMINARIO PRI LA EDUKA PROGRAMO ERASMUS+

Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Kosmo Strategio, invitas ĉiujn interesitojn, kaj aparte reprezentantojn de Landaj kaj Fakaj Asocioj, partopreni en reta informseminario pri la nuntempa eduka sepjara programo Erasmus+, subvenciata de Eŭropa Unio dum la periodo 2021-2027.

Atendante la lanĉon de la programgvidlibro 2023 kaj de la koncernaj limdatoj por forsendi novajn projektproponojn, dum tiu ĉi seminario eblos ricevi enkondukajn informojn pri la rolo kaj la funkciado de la eduka programo Erasmus+, pri la bazaj kaj nepraj antaŭkondiĉoj por partopreno, pri la avantaĝoj kiujn organizaĵoj povas ricevi danke al la partopreno en ĝiaj ĉefaj subkadroj.

La formo de la aranĝo ne estos nur prelegeca kaj statika: oni antaŭvidas ankaŭ interagajn, dinamikajn momentojn, specife strukturitajn por engaĝi la partoprenantojn, respondi iliajn demandojn kaj aŭskulti iliajn spertojn.

Aparta atento estos donita al la specifaj bezonoj de la reprezentataj organizaĵoj kaj al la temoj kiujn ili intencas ekpritrakti aŭ pluevoluigi en estontaj projektoj. Surbaze de la interesoj, de la bezonoj kaj de la temoj indikitaj de la diversaj organizaĵoj reprezentataj dum la seminario, postaj plukonkretigaj retaj sesioj sekvos dum la venontaj monatoj.

La enkonduka seminario pri la Erasmus+ kaj ĝiaj subvenciebloj okazos merkredon, la 19-an de oktobro 2022, je la 19:00 UTC, per la reta platformo Zoom. Pli da informoj pri la seminario legeblas ĉe Eventa Servo, kie troveblas ankaŭ la alirinformoj: https://eventaservo.org/e/de-ideo-al-agado

Bv. disvastigi la inviton kaj partopreni nome de via organizaĵo, cele al la starigo de novaj kaj interesaj kunlaborebloj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1069

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)