Salutojn gekarajn,

Mi ĵus revenis el Eŭropo, kie mi ĉeestis la konferencon Summit kaj poste Wiki+Education, pro tio mi ne havis multe da tempo por komuniki al vi la plejajn gravaĵojn diskutitaj dum la Summit.

Pri la elekto de estratanoj de VMF, kiel eble vi jam scias, ĝis nun nur ĉapitroj kaj temaj organizoj rajtis elekti ilin, tamen ĉi jare oni decidis inkludi al uzantgrupojn en la voĉdonado. ELiSo, kiel uzantgrupo, do rajtas voĉdoni en ĉi tiu grava okazaĵo.

Grupo ĉe Telegram:

Por faciligi la komunikadon inter la membroj de la uzantgrupoj kaj solvi dubojn pri la elektado, oni malfermis grupon ĉe Telegram, ĉiuj estas bonvenaj partopreni ĝin, ne nur la reprezentantoj de la uzantgrupoj. Jen la ligilo: https://t.me/joinchat/Ee0ANBOp0AuT48mFpNweqg

Rezolucio pri la estraranoj elektitaj de la filioj de VMF

La rezolucio pri la elektado estas ĉi tie

La plej gravaj aferoj kiujn pritraktas la rezolucio estas:
 * Ekde la 15-an ĝis la 30-an de aprilo, oni povas kandidatiĝi por esti estrarano de VMF nome de la filioj (Ĉapitroj, Temaj organizoj, kaj ĉi-foje Uzantgrupoj ankaŭ)
 * Revizio de la kandidatiĝoj kaj prezentado de kandidatoj al la komunumo, okazos de la 1-an ĝis la 7-an de majo
 * Voĉdonado okazos de la 8-an ĝis la 31-an de majo
 * La finaj rezultoj estus pretaj je fino de junio
 * Egale gravos la voĉoj de ĉiuj filioj, tio estas, la voĉoj de ĉapitroj estos ekzakte valoraj ol tiuj de uzantgrupoj.
 *Nur unu persono el ĉiu filio rajtas doni la voĉon, nia kaze, la persono kiu havas tiun respondecon estas MI, tio estis decidita post mesaĝado kun Erica Litrenta el VMF kaj post la aprobo de KuboF kaj Marek, kiuj ĝis tiam estis la reprezentantoj de ELiSo antaŭ VMF kaj tial havis rajton voĉdoni nome de ELiSo.

Kandidatiĝo

Se vi volas kandidatiĝi, estas gvidlinio pri kian profilon devas havi ebla kandidato, vi povas legi pli ĉi tie:

Estraro

Plia informo pri la estraro troviĝas jene: https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019


Mi scias ke eble ne ĉio estas ankoraŭ klara, do se vi havas dubon, nepre kontaktu min kaj mi provos solvi ĝin kiel eble plej bone.
--
Remus

Ivan Camilo Quintero Santacruz
Ingeniero de Materiales
Universidad del Valle
Santiago de Cali, Colombia