Saluton,
la nomo "faka asocio" estas neniel rezervita nur por tiuj, kiuj kunlaboras kun UEA. Lau la nomenklaturo de UEA estas du specoj de "rekono": alighinta faka asocio (tiun vi nomis "faka asocio" en via mesagho) kaj kunlaboranta faka asocio (tiu kun kontrakto, ghiaj datumoj aperas en la Jarlibro, ghi partoprenas en la Movada Foiro, povas lupreni salonon en UK ktp.).
Plejparto de fakaj asocioj ghuas tiun duan statuson (6 FA alighis al UEA, 32 FA havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA).
Se vi volas verki statuton/regularon de ELiSo, vi povas uzi la dokumenton, kiun mi pretigis antau kelka tempo por TEJO kiel shablonon de regularo de faka sekcio de TEJO. Eble vi trovos iun inspiron - sentu vin bonvena fari modifojn, shanghojn, aldonojn kaj forigojn (ghi ja estis planita por FS de TEJO, kaj ne por ghenerala FA).
https://docs.google.com/document/d/1yHkPihP4joNV8V23Xsz_LbGKMDU7dajBSeOrVGvPRNA/edit