Saluton!
Ĉu vi havas brilan ideon pri laboro de Esperanto kaj Libera Scio en 2020? Eĉ pli bone, ĉu vi volas tion fari mem? Aŭ ĉu vi serĉas laboron, pri kiu vi volus helpi?
Bone, tiaokaze venu al preparata Jara plano por 2020 kaj aldonu vian ideon, komentu, aliĝu kiel helpanto:
Jam estas menciitaj multaj ideoj kaj ili ankoraŭ venos tra filtrilo de indeco kaj realigebleco. Fina formo estos prezentita dum la Ĝenerala asembleo, la 16an de Majo. Tamen, jam nun vi povas havi bonan ideon.
Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Esperanto kaj Libera Scio