Saluton.Mi invitas vin al la 2-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo / VMEO). Ĝi estos denove virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Ĉar Plenrajtajn membrojn ni havas elde Centra Eŭropo ĝis Ameriko, tiu ĉi Kunsido estas optimumigita por tiuj horzonoj.
La 28-a de Novembro 202015:00 - 17:00 UTC+0
Programo
Programo konsistos, krom aliaj, de:La menciitaj dokumentoj estas preparataj kunlabore kun membroj de la organizo kaj vikimediaj komunumanoj. Tiel unuflanke pli multaj aktivuloj (nuntempaj kaj ankaŭ estontaj) havos ŝancon pozitive influi la agadon kaj proponi sin por plenumi ĝin. Duaflanke, la Plenrajtaj membroj (kiuj voĉdonos pri ili) povos konsulti la dokumentojn antaŭ la Kunsido kaj tiel ŝpari valoran dumkunsidan tempon.
- aprobo de la Strategia plano 2021-2022;
- aprobo de la Jarplano 2021;
- aprobo de la Jara buĝeto 2021;
- eventuale aliaj.
Post fino de la oficiala parto povos okazi neformala amika babilado.
Kiel partopreni
Teĥnika realigo de la Kunsido estas ankoraŭ decidota. Nun klaras, ke ĝi estos virtuala. Pliajn informojn ricevos membroj kun sufiĉa anticipo, almenaŭ 1 semajnon antaŭ la Kunsido.
Se vi ankoraŭ ne estas membro, sed volas partopreni:
- membriĝu
- sendu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
- sekvu la instrukciojn en la retpoŝta respondo
AmikeMichal Matúšov / Uzanto:KuboF HromoslavPrezidanto