Saluton.
Laŭ mia kompreno temas pri invitletero por ricevi vizon, ĉu?
Pri tiu subskribo povus esti ioma problemo, ĉar ja ELiSo (dume) ne havas oficialan strukturon. Tamen ni havas ofiialajn kontak-personojn por rilati kun la Komisiono pri aligitaj organizoj. Mi ĵus serĉis ĝin en Meta, sed ne trovis (ĉu iu scias, kie estas la listo?), sed laŭ mia memoro devus temi pri Ziko kaj Blahma.
Eventuale la leteron povus subskribi mi; mi ja faris tion jam organizante la vikimedian renkontiĝon de centra kaj orienta Eŭropo. Eble tamen indos, ke VMDE aŭ VMF donu konfirmon por Kolumbiaj oficoj, ke mi estas rajtigita persono aŭ io simile... Bonvolu, private ligu min kun la vikimedianoj kun kiuj vi tion prizorgas.
Amike