Saluton.

Kiu, krom mi, venos al la ĉi-jara UK en Seulo?

Mi ŝatus denove prezenti ELiSon dum la "Movada foiro", sed ne ŝatus tion fari sola. Mi povas (senpage) mendi la tablon, de kunprezentanto estas bezonte, ke ĝi restu en la budo dum la foiro (ne nepre tutan tempon, tial mi preferas, ke ni estu pluraj :) kaj metu al aliaj kongresanoj lumradion de liberaj scio kaj kulturo parolante kun ili.

Ni evenuale povas elpensi kaj realigi ankaŭ aliajn agadojn, ekz. renkontiĝi kun la ĵus naskiĝanta Uzanto-Grupo Vikimedio Sud-Koreio, veni kun kongresanoj al fotad-promeno por alŝuti fotojn al Komunejo, komunan redakto-maratonon aŭ simile. Sed la baza demando estas: kiu plua venos?

Amike
KuboF Hromoslav