Saluton.

Venis konfirmo, ke ELiSo aperos en la Jarlibro! Jen sube estas la formo, kiun ĝi havos:

Libera kulturo
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, 2013): [retadreso]
eliso-owner@lists.wikimedia.org, [TTT] meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo.
Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo. Organo: "ELiSo-anoncoj"
(aperas neregule). Gvidanto: Michal Matúšov.

(kaj laŭ mia memoro devus tie esti ankaŭ ligilo al ELiSo-anoncoj)

Montriĝis, ke ni ne havas normalan retpoŝtan adreson fakte.. laŭ mi konsekvenco de nia laborgrupa formo.

Mi havas rimarkon pri kategorio en kiun ni estis enmetitaj ("Libera kulturo"). Ĝi estas tute tŭga, sed ĉu ĝenerala esperantistaro ĝin komprenos? Koncepto de libera kulturo ne estas vaste konata en Esperantujo. Mi proponis kategorion "Edukado", sed tiu eĉ ne ekzistas (ekz. ILEI estas sub "Instruado", kio por ni tute ne taŭgas) kaj fakte iuj projektojn pri kiuj ni laboras ne tre temas pri edukado (ekz. Vikinovaĵoj, Vikivojaĝo).

Ĉu vi havas proponon por pli bona kategorio? Se ne, ni simple lasu "Libera kulturo"; ĝi estas sufiĉe bona.

PS: Sahaquiel9102, jes, VMF povus eventuale pagi por aperigi tiun ĉi anoncon, sed (ne nur) ili supozeble freneziĝus pri pagado de 50 eŭra monĝiro por 6 eŭroj :-) Nun tion pagos mi de mia propra poŝo.

Amike
KuboF


2016-03-31 2:13 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:

Saluton.

Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere lastminuta...

Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen, diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?

Nomo: Esperanto kaj Libera Scio 
mallongigo: ELiSo
Fondojaro: 2013
Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
Membronombro: sen formala membreco
Adreso: (ne mencii)
Telefono: (povus esti mia privata)
Telefakso: (ne mencii)
Retpoŝta adreso: eliso-owner@lists.wikimedia.org 
TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
Funkcio: neoficiala gvidanto
Organo: ELiSo-anoncoj
Aperofteco: neregule
Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner@lists.wikimedia.org
Libroserva adreso: (ne mencii)

Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo

De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj estas aprezataj!

Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al UEA.

Amike

KuboF




--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
LKK-ano pri kultura programo de UK 2016