En Majo okazos plia fojo de la artikol-verka konkurso "Afrika monato" sub organizado de Radioamatoro kaj KuboF Hromoslav. Kontraste al la antaŭa jaro, nun ni pli fokusiĝos al atingo de Afrikaj esperantistoj - unuflanke per niaj personaj kontaktoj kaj helpe de aliaj Esperantaj organizoj, kaj duaflanke per pagata reklamo. Nuntempe estas malmultaj Afrikaj Vikimedianoj, eĉ mapli en Esperantujo. Per sia partopreno en Vikimediaj projektoj ili unuflanke provizos specialan vidpunkton, neprovizeblan per alikontinentanoj, kaj aliflanke mem spertiĝos pri diversaj teĥnologioj kaj temoj, kio utilos al ili ankaŭ en aliaj partoj de Vikimedia aŭ Esperanta agado. Venkontoj ricevos valorajn premiojn; speciala kategorio estas planata por Afrikaj nov-vikimedianoj.