Saluton, {contact.first_name}!

Vere restas nur kelkaj horoj por partopreni en nia unua konkurso plene fokusiĝinta al Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo!

La konkurson ni organizas por helpi al partoprenontoj de partneraj Esperantaj renkontiĝoj - por ke ili povu veturi pli facile, sekure, malmultekoste kaj ĝue. Kiel tion fari? Simple verku vojaĝan gvidilon pri la loko (aŭ lingvo) por Vikivojaĝo ankoraŭ hodiaŭ (laŭ UTK). Sekve, se vi venkos, nia partenro provizos al vi premion.

Vidu detalojn en Vikivojaĝo

Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj, kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ provizas por vi premiojn. Tiuj estas Kanada Esperanto-Asocio plej elstare pri Universala kongreso en Montrealo sed ankaŭ aliaj, Esperanto-Kultur-Centro Tuluzo pri SEMEO kaj staĝoj en Aruto, Bjalistoka Esperanto-Societo pri Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, la mojosa Internacia Junulara Kongreso 2022 en Nederlando, kaj Kuba Esperanto-Asocio. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso.

Partoprenu en Vikivojaĝo ankoraŭ hodiaŭ!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto