Dankon Mathieu pro preni la aferon!

Mi konsideras ĝin tre bona, ĉar ĝi ebligos al ni klare vidu ke ni estas kaj kion ni povos fari por atingi pli altan nivelon.

Fakte, VMF rekomendas / proponas fari la enketon por kaj komunumo de koncerna vikiprojekto kaj por organizo. Do ni farus almenaŭ 2.

Amike
KuboF Hromoslav

Dňa št, 6. sep 2018 9:41 mathieu lovato stumpf guntz <psychoslave@culture-libre.org> napísal(a):
Saluton karaj ELISanoj,

Dum la Vikimedia konferenco 2018 mi sekvis la ateliero "Mapo de kapabloj de komunumo". Mi ne ankaŭ preni tempon por apliki ĝin, sed mi kredas ke tio estas taŭga etapo por disvolvi nian komunumon.

Resume, tio temas pri determini, rilate al nia komunuma sano kaj kresko, kiu scias fari kion, kion scion ni mankas, kaj kiel pli bone diskonigi la rilatajn kapablojn do ni havas pli firman kaj resiliencan komunumon por disvolvi ĝin kaj atingi niajn celojn.

Vi povas legi pli en la dediĉa paĝo kaj la gvido por konduki la taksado.

Al mi ŝajnas ke la unua stepo estas demandi la opinio de la celata komunumo, tial tiun ĉi mesaĝon sendas mi. Ĉu vi trovas la ideon interesan, kaj ĉu vi deziras partopreni?

Amike,
Mathieu
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso